Ralsko (germaneRoll, ruseРальско) estas urbo en Ĉeĥio, sudoriente de distrikto Česká Lípa, sur teritorio de eksa soldata ekzercspaco Ralsko, forlasita de Soveta armeo, en mezproksima supermara alteco 331 metroj. Ralsko apartenas per la areo 171 km² al municipoj kun la plej granda areo en Ĉeĥio (post Prago, Brno kaj Ostrava). La ĉefa setlejo de la novepoka municipo estas eksa urbo Kuřívody, laŭ kiu ĝi heredis statuson de urbo. La nomo Ralsko estas nomo de nenia setlejparto de la hodiaŭa urbo, sed reganta monto kaj burgo, troviĝanta sur la limo de unu el la nordaj terlangoj de la teritorio de urbo, kaj la eksa soldata ekzercspaco. Vivas ĉi tie 2 239 loĝantoj (2024).